Universitato de Ulster | ||
---|---|---|
universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1984 | |
Situo | ||
Geografia situo | 55° 8′ 52″ N, 6° 40′ 20″ U (mapo)55.1478-6.67222Koordinatoj: 55° 8′ 52″ N, 6° 40′ 20″ U (mapo) | |
lando | Britio | |
urbo | Coleraine | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filiita al | ||
vd | ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
La Universitato de Ulstero (angle Ulster University, jurnome angle University of Ulster, akronime UU ; irlande Ollscoil Uladh) estas la plej granda universitato en Nord-Irlando (Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando) kaj, post la Nacia Universitato de Irlando (NUI), la dua plej granda sur la insulo Irlando. Ĝi estas membro de la Asocio de Ŝtatkomunumaj Universitatoj [1][2][3].
Ĝi ne havas apudan kampuson, sed havas kvar branĉojn, en Belfasto (1,900 studentoj), Coleraine (4,502), Jordanstown (12,718) kaj Magee (4,219), same kiel branĉojn en Londono, Birmingham kaj Kataro (kune 649 studentoj; ĉiuj ciferoj: akademia jaro 2017 /18). La administra sidejo estas en Coleraine [4].
UU havas la plej larĝan gamon da kursoj en Irlando. Ĝi estas precipe fama en la kampo de natursciencoj, precipe biomedicino.